Esperanto Bergamo

La retejo de Bergama Esperanto Grupo

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:bergamo:nia_historio

Esperanto en Bergamo

La aperon de Esperanto en Bergamo, laŭ tio kio alvenas el la memoroj, oni lokigas en la dua jardeko de la dudeka jarcento ligita je unu homo: Giacinto Gambirasio (1896-1971).

Giacinto Gambirasio

Maksimo en la bergama lingvo skribita de Gambirasio,
ĝi resumas la karakteron de la bergamanoj.

Caràter de la rassa bergamasca:
fiama de rar, sòta la sènder brasca.

Karaktero de la bergama gento:
ĝi ne flamiĝas, sub la cindro braĝo.

Alivorte:
La bergamanoj estas silentemaj, rezerviĝemaj kaj bonuloj,
kondiĉe ke ili ne estas tro ĝenataj….
Tiakaze ili impete reagas, pli ol ilia karaktero povus supozigi …

Li estis ege laborema kaj havis multfacetajn interesojn en la kampoj ekonomika, administra kaj kultura. Li zorgis pri industria agado en la sektoro de la butunfabrikado, poste li estis komerc-konsilanto. Ankoraŭ juna, tuj post la dua mondmilito, li iĝis urbestro de Seriate, kie li naskiĝis. En la periodo post la dua mondmilito, li havis gravajn administrajn postenojn en la Trama Bergama Enterpreno, en la Provinca Konsilantaro, en pluraj konsilantaroj de Institutoj pri teknika kaj profesia instruado de Bergamo; dum unu jardeko (1947-1956) li estis prezidanto de la Komerca Industria kaj Agrikultura ĉambro de Bergamo.

Ege agema li esti ankaŭ en la kultura kampo: verkisto, eseisto, dialekta poeto, publikisto kaj ĵurnalisto (direktoro de “Pro Famiglia di Milano”), de la lokaj eldonaĵoj “GIOPI’” kaj ”LA PENNA”).

La intereso al la problemoj kaj al la kulturo lokaj ne malhelpadis, kontraŭe, stimuladis Gambirasio-n al horizontoj ege pli ampleksaj de homaj interrelatoj, laŭ la konvinkoj, kiuj lin allogis, kiam li estis tre juna, al la internacia lingvo Esperanto.

Homo praktika kaj agema, li tamen estis konvinkita asertanto de la interna ideo de Esperanto, ilo de ebla dialogo inter ĉiuj homoj sub ĉiuj ĉieloj; pli detale, li pensis ankaŭ pri la ekonomikaj rilatoj, pri la faciligo de komercaj kontraktoj. Komuniko antaŭpreparita okaze de la Nacia Kongreso en Bolonjo (1952) pruvas ĉi-asertojn.

Giacinto lernis Esperanton kiam li estis tre juna kaj jam en 1915 li komencis korespondadi, ankaŭ se estis malfacilaj tempoj, kun Esperantistoj de pluraj landoj - eĉ de Japanujo - kaj tiujn korespondaĵojn li prizorgis kiel amikecajn rilatojn. Li partoprenis en Universalaj Kongresoj: 1923 en Nurnbergo, 1925 en Zurigo, 1934 en Stokholmo.

Li antaŭvidis ian “Bergama Esperanto Klubo”-n jam en 1917; sed estis post la dua mondmilito, ke - per personaj rilatoj - li komencis interesigi Bergamon pri Esperanto. Estis ankaŭ aliaj Esperantistoj, sed nur je individua nivelo; Gambirasio estis tiu, kiu komencis iniciatojn rilate presorganojn kaj publikajn manifestaciojn, kiuj celis konigi Esperanton. La urbo de Bergamo titolis sian straton laŭ lia nomo kaj la samo okazis pri la biblioteko de Seriate, kies nomo de li prenis, fakte ĝi nomiĝas Komunuma Biblioteko Giaginto Gambirasio de Seriate. Krome, Vittorio Emanuele III, vizitante Bergamon, gratulis lin, ĉar li estis la plej juna itala urbestro. Eĉ Pier Paolo Pasolini, en sia eseo “Poesia dialettale del novecento”, faras longan rimarkon pri Giacinto Gambirasio. Oni devas memori la periodon 1952-1953: la manifestacio de la 22a de Marto 1953a ĉe la Salono de la Komerca ĉambro de Bergamo kun la interveno de Prof.ro Giorgio Canuto, nacia Prezidanto de IEF (Itala Esperanto Federacio), donis la kialon por la starigo de Esperanto-kurso ĉe la Komerca ĉambro mem.

Je ĉi tiu okazintaĵo sekvis renkontiĝoj, ankaŭ ĉe firmaj kluboj, kiuj iom post iom konvinkigis pri la neceso formale organizi grupon. Tio okazis en Decembro 1970a kaj la Grupo inaŭguris sian publikan agadon en Majo 1971a ĉe la sekcio de la komunuma biblioteko de Bergamo, kiu situis en la kvartalo Celadina (pr. Ĉeladina).

Temas pri la periodo, kiam prezidantis D.ro Federico Gialanzè el Napolo, de la 1957a funkciulo ŝtata en Bergamo; ĉi periodo estis agoriĉa: jaraj kursoj vekis grandan intereson; kursoj ĉe la loka, tiam aktiva, Teleorobica; starigo de biblioteko kun aro de libroj kaj presaĵoj jam de Giacinto Gambirasio.

En Aŭgusto 1974a oni okazigis en Bergamo la 47an internacian kongreson de S.A.T. (Sennacieca Asocio Tutmonda, kun sidejo en Parizo).

Senĉesaj formigradoj de la Grupa sidejo kaŭzis ian organizan krizon pro la malfacilaĵoj starigi iniciatojn sen renkontiĝejo kaj kunvenejo facile atingeblaj de la esperantistoj de Bergamo kaj provinco.

Rimarkinda estas ĉiuokaze la agado en Sotto il Monte, kie instruadis M.o Mirko Marcetta, kiu dum kelkaj jaroj iniciatis kaj zorgis ankaŭ ekspoziciojn pri la Esperantista pres-agado en la Placo de Sotto il Monte, patrujo de Papa Johano XXIII.

Dum la jaroj inter 1984 kaj 1989 la Provinco Bergamo havis la honoron zorgi ja du Naciajn Kongresojn de Esperanto: en 1984 S.Pellegrino, organizita de la Milanaj Esperantistoj, kaj en 1989 tiu de Bergamo mem, kiun la bergamaj geesperantistoj sukcesis organizi en rekorda tempo.

Dum ĉi-jaroj, oni starigis kelkajn kursojn de Esperanto, krom en Bergamo ankaŭ en Cologno (pr. Kolonjo) kaj en Treviglio (pr. Treviljo). Krome, oni reorganizis la Grupon, kiu en 1985 ricevis regulan statuton. La nombro de la B.E.G.-anoj dum ĉi lasta jardeko iom post iom plialtiĝis, kaj iuj el tiuj partoprenis en multenombraj Universalaj Kongresoj: 1983 en Butapeŝto, 1985 en Aŭgsburgo (Federacia Germana Respubliko), 1986 en Pekino, 1987 en Varsavio, 1988 Roterdamo (Nederlando), Brighton (Britujo) 1989.

En la jaroj 1980 kaj 1981 regis la prezidantecon de la Grupo Prof. Vittorio Mora; en 1982 ĝi pasis al Inĝ. Leo Franzoni, kiu havis ĝis 1999 tiun respondecon dum Prof. Mora iĝis honora prezidanto.

Prof. Salvatore Tiraboschi regis la prezidantecon de la grupo dum la jaroj 2000 ĝis 2006 kaj Ing. Leo franzoni iĝis honora prezidanto. En la jaro 2007 la Grupo elektis, kiel prezidantinon, S.inon Mariacarla Galizzi, dume Prof. Salvatore Tiraboschi iĝis honora prezidanto, nuntempe ŝi ankoraŭ estas la prezidanto, nur anstataŭigis ŝin dum la jaro 2014 S.ino Silveria Galizzi kaj dum la jaroj 2017 kaj 2018 S.ro Felice Sorosina.

Mencion specialan nia Grupo devas al Inĝ. Claudio Ferrini; de kiam Bergama Esperanto-Grupo naskiĝis (1980), li estas nia sekretario (eble povus esti mondrekordo), lia laboro helpis daŭrigi la agadon de nia grupo ĝis nun.

Eble la agado de nia Grupo komence estis pli produktema ol nuntempe. Tamen, ankoraŭ unu fojon ni ekkomencis instrui Esperanton al la geknabetoj de la elementa lernejo en la urbeto Verdello: la kurso daŭros kvin jarojn. Estas la kvara fojo, ke ni aranĝas tian kurson.

eo/bergamo/nia_historio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2024/08/11 22:45 de gianni