Bergamo: Skiza Historio
Kvankam atribuita al la Liguroj aŭ al la Galloj ĉenomanaj, ne ekzistas signo de la primitiva fondaĵo de Bergamo, kies unua kerno naskiĝis sur la monteto. Kontraŭe, rimarkindajn postsignojn lasis la romianoj kiuj nomis la urbon BERGOMUM. Ili starigis gravajn publikajn konstruaĵojn kaj ĉirkaŭis la urbon per solidaj muroj.
La disfalo de la romia imperio forlasis la urbon al la Gotaj, al la Hunaj kaj al la Vandalaj invadoj. Ĝi konis la superregadon de la Longobardoj kaj de la Francoj. Apartenas al la alta mezepoko la kreskado de la vilaĝetoj laŭlonge la suprosinsekvojn kiuj kondukas al la ebenaĵo. Libera komunumo en la XII jarcento, en la jaro 1428a komenciĝis la superregado de Venecio.
En la unua duono de la XV jarcento la vilaĝetoj estis enfermataj en larĝa murzono kiu kuniĝis kun la mezepokaj muroj kiuj ĉirkaŭis la urbon sur la monteto. Pli poste Venecio, en la jaro 1561a, komencis konstrui ĉirkaŭ la urba kerno fortikan muregon, kiu transformis Bergamon en fortreson.
Transpasinta en la jaro 1797a al la francoj kaj de ĉi tiuj al la aŭstroj, Bergamo en la XIX jarcento konis industrian kaj komercan disvastiĝojn kiuj kondukis al la iom-post-ioma sukceso de la vilaĝetoj rilate al la kerno sur la monteto. La vasta areo okupita de la foiro, kiu ĉi tie prosperis dum jarcentoj, gastigis la novan urban centron, konstruitan ekde la jaro 1914a.
La gravaj okazaĵoj de la XIX jarcento kaj de la unuaj dekoj de la pasinta jarcento estas ja karakterizataj de la
Bergamo Alta: Rekomendindaj Lokoj por Viziti Ĝin
La plej bona maniero por alveni en Bergamon Altan estas uzi la ŝnurfervojon, kiu iras de Bergamo Malalta ĝis Bergamo Alta, ĝi estis konstruita en 1887; kurioze estas, ke tiu jaro vidis ankaŭ la publikigon de la Unua Libro de L.L. Zamenhof.
Piazza Mercato delle Scarpe (Bazarplaco de la Ŝuoj).
Tiu ĉi placo, kies nomo antikve estis Malnova Bazarplaco, kunligis la stratojn, kiuj venis orienten de Venecio kaj suden de Milano. La placo estas unu el la plej antikvaj el tiuj de la urbo, jam indikita de la Ĉefepiskopo Mosè del Brolo en 1263.
Dum la regado de familio Visconti, senjoroj de Milano, al la placoj de Bergamo oni donis nomojn, kiuj riferiĝis je la varoj, kiuj tie estis venditaj. Tio helpis akcizajn kontrolojn kaj sekve ilian pagojn, kiuj estis aparte ekscesaj.
Oni povas vidi, ĉe la komenco de Via Porta Dipinta, Palaco Suardi-on. Ĝin oni konstruis dum la dekkvina jarcento; nun estas la alveno de la ŝnurfervojo, kiu alvenas de Bergamo Malalta.
De la plazo deiras Via Porta Dipinta, Via Gaetano Donizetti, Via San Giacomo, kiu portas ĝis Porta San Giacomo (Portego Sankta Jakobo), krome Via Soleto, kiu kondukas al La Rocca (Fortikaĵo) kaj Via Gombito kondukanta al urbocentro.
Via Porta Dipinta (Strato Pentrita Pordo).
La strato kondukas al Viale delle Mura (Murega Aleo), kie estas tre belega promenado, kiu rigardas kaj sud-orienten kaj sud-easten, al Chiesa di Sant’Agostino (Preĝejo de Sankta Aŭgusteno) kaj Porta Sant’Agostino (Pordego de Sankta Aŭgusteno).
La vojo ekzistas ekde la tempo de antika Roma, tion oni malkovris, kiam oni fosis cele konstrui kelkajn aŭtoremizojn. Ĝi havis grandan gravecon dum la mezepoka periodo, ĉar laŭ la vojo la komunumestroj akceptis reprezentantojn de Venecio, kiuj venis regi la urbon.
Viale delle Mura (Aleo de la Muregoj).
Kiel ni jam diris, laŭ la vojo ŝatas promeni, ĉefe semajnfine, la urbanoj kaj la provincanoj el la valoj de Bergamo kaj el “la bassa”, esperante “la malalta”, tiamaniere ili nomas la sudan parton de la provinco; la provincanoj faras longajn vicojn sur la stratojn por atingi la urbon. La panoramo, kiun oni vidas de la Muregoj estas mirinda; kiam la vetero estas bela, oni povas vidi la tutan provincon ĝis la limoj de la provinco de Milano kaj ne nur Milanon oni povas vidi, sed eĉ Apeninojn.
La Muregoj havas kvar pordegojn, ili nomiĝas S.Aŭgusteno, S.Jakobo, S.Aleksandro, kaj S.Laŭrenco, laŭvice ili rigardas okcidenten, suden, orienten kaj norden. Vere ne estas nur kvar pordoj, estas ankaŭ sekreta pordo aŭ pli bone kaŝa pordo, nomata Pordo de la Helpo, kiu servis por la defendo de la urbo, dum la militoj. La Muregon kaj ĝiajn pordegojn starigis Venecio je la fino de la XVI-jarcento. Ili estis elektita de UNESKO, kiel Monda Havaĵo.
Chiesa di Sant’Agostino (Preĝejo de Sankta Aŭgusteno).
La preĝejo estis fondita proksimume en la jaro 1290a. Ekde ĉiam la monaĥejo kun la aneksita preĝejo estas kultura loko, ĉar post 1400 ĝi baldaŭ fariĝis la sidejo de grava centro de religiaj kaj kulturaj studoj. Ĝi, post la franca okupacio, iĝis dum ĉirkaŭ ducent jarojn soldata kazerno. Nuntempe, la monaĥejo estas unu el la sidejoj de la Bergama Universitato kaj la ekspreĝejo estas ĝia ĉefhalo.