Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
kiuj ni estas
Bergama Esperanto-Grupo estas asocio, kies sidejo situas en Verdello, kiu estas urbeto en la malalta ebenaĵo de Bergamo, ĝi distancas dek du kilometrojn de sia ĉefa urbo. Historio de nia grupo kun tiu ĉi nomo komenciĝis en 1980 , tamen jam de 1970 la grupo funkciis kaj en 1999 ĝi registriĝis kiel asocio kun laŭregula statuto. En 2008 oni dediĉis nian sidejon al la memoro de Prof. Costantino Palmerini, kiu estis la unua lernejestro de la Mezlernejo de Verdello de 1962 ĝis 1991. En tiuj jaroj, li enkondukis kursojn de Esperanto malfermitaj al ĉiuj, ankaŭ malfermis la oficialan sidejon de la grupo en salono de la bela Biblioteko de Verdello.
Kutime, ĉiun unuan sabaton de la monato, la grupanoj kunvenas por pritrakti siajn programojn kaj, kial ne?, eĉ por babili pri ĉiutagaĵoj kaj eble por trinki en bona kompanio varman kapuĉinon, kiun iu bonkora ano eliros aĉeti ĉe la stratangula kafejo.
Se vi deziras viziti nin, bonvolu skribi al la retadreso, kiun vi trovos sube en la ĉefpaĝo.
Memoru!
Ĉiu unua sabato de la monato
ekde la deka horo ĝis la dekdua
en ĉambro de la Urba Biblioteko Mons. Luigi Chiodi.
Piazza Monsignor Luigi Chiodi, 8, 24049 Verdello BG
