Esperanto Bergamo

La retejo de Bergama Esperanto Grupo

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:bergamo:kiuj_ni_estas

kiuj ni estas

Bergama Esperanto-Grupo estas asocio, kies sidejo situas en Verdello, kiu estas urbeto en la malsupra tero de Bergamo, ĝi distancas dek du kilometrojn de sia ĉefa urbo. Historio de nia grupo kun tiu ĉi nomo komenciĝis en 1980 , tamen jam de 1970 la grupo funkciis kaj en 1999 ĝi enskribiĝis kiel asocio kun laŭregula statuto. En 2008 oni titolis nian sidejon laŭ la nomo de Prof. Costantino Palmerini, kiu estis la unua lernejestro de la Mezlernejo de Verdello de 1962 ĝis 1991. En tiuj jaroj, li enkondukis kursojn de Esperanto malfermitaj al ĉiuj, ankaŭ malfermis la oficialan sidejon de la grupo en salono de la bela Biblioteko de Verdello.

Kutime, ĉiumonate je la unua sabato, la grupanoj kunvenas por pritrakti siajn programojn kaj, kial ne?, eĉ por babili pri rutinaĵoj kaj eble por trinki en kompanio bonan varman kapuĉinon, kiun iu bonkora persono inter la anoj eliros aĉeti ĉe la stratangulon kafejon.
Se vi deziras viziti nin, vi skribu al la mailo, kiun vi trovos sube en la starta paĝo.

Memoru!
Ĉiu unua sabato de la monato
ekde la deka horo ĝis la dekdua
en ĉambro de la Urba Biblioteko Mons. Luigi Chiodi.
Piazza Monsignor Luigi Chiodi, 8, 24049 Verdello BG

La venonta kunveno okazos la 7an de Oktobro 2023.


Gruppo Esperantista Bergamasco - Clicca x Identificarci ;-)

eo/bergamo/kiuj_ni_estas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2023/08/17 11:45 de gianni