Esperanto Bergamo

La retejo de Bergama Esperanto Grupo

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:bergamo:bergamo_kaj_cirkauajo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.


Bergamo: Skiza Historio

Kvankam atribuita al la Liguroj aŭ al la Galloj ĉenomanaj, ne ekzistas signo de la primitiva fondaĵo de Bergamo, kies unua kerno naskiĝis sur la monteto. Kontraŭe, rimarkindajn postsignojn lasis la romianoj kiuj nomis la urbon BERGOMUM. Ili starigis gravajn publikajn konstruaĵojn kaj ĉirkaŭis la urbon per solidaj muroj.

La disfalo de la romia imperio forlasis la urbon al la Gotaj, al la Hunaj kaj al la Vandalaj invadoj. Ĝi konis la superregadon de la Longobardoj kaj de la Francoj. Apartenas al la alta mezepoko la kreskado de la vilaĝetoj laŭlonge la suprosinsekvojn kiuj kondukas al la ebenaĵo. Libera komunumo en la XII jarcento, en la jaro 1428a komenciĝis la superregado de Venecio.

En la unua duono de la XV jarcento la vilaĝetoj estis enfermataj en larĝa murzono kiu kuniĝis kun la mezepokaj muroj kiuj ĉirkaŭis la urbon sur la monteto. Pli poste Venecio, en la jaro 1561a, komencis konstrui ĉirkaŭ la urba kerno fortikan muregon, kiu transformis Bergamon en fortreson.

Transpasinta en la jaro 1797a al la francoj kaj de ĉi tiuj al la aŭstroj, Bergamo en la XIX jarcento konis industrian kaj komercan disvastiĝojn kiuj kondukis al la iom-post-ioma sukceso de la vilaĝetoj rilate al la kerno sur la monteto. La vasta areo okupita de la foiro, kiu ĉi tie prosperis dum jarcentoj, gastigis la novan urban centron, konstruitan ekde la jaro 1914a.

La gravaj okazaĵoj de la XIX jarcento kaj de la unuaj dekoj de la pasinta jarcento estas ja karakterizataj de la

Bergamo Alta: Rekomendindaj Lokoj por Viziti

La plej bona maniero por alveni en Bergamon Altan estas uzi la ŝnurfervojon, kiu iras de Bergamo Malalta ĝis Bergamo Alta, ĝi estis konstruita en 1887; kurioze estas, ke tiu jaro vidis ankaŭ la publikigon de la Unua Libro de Zamenhof.

Piazza Mercato delle Scarpe (Bazarplaco de la Ŝuoj).
Palazzo Suardi

Tiu ĉi placo, kies nomo antikve estis Malnova Bazarplaco, kunligis la stratojn, kiuj venis orienten de Venecio kaj suden de Milano. La placo estas unu el la plej antikvaj el tiuj de la urbo, jam indikita de la Ĉefepiskopo Mosè del Brolo en 1263.
Dum la regado de familio Visconti, senjoroj de Milano, al la placoj de Bergamo oni donis nomojn, kiuj riferiĝis je la varoj, kiuj tie estis venditaj. Tio helpis akcizajn kontrolojn kaj sekve ilian pagojn, kiuj estis aparte ekscesaj.
Oni povas vidi, ĉe la komenco de Via Porta Dipinta, Palaco Suardi-on. Ĝin oni konstruis dum la dekkvina jarcento; nun estas la alveno de la ŝnurfervojo, kiu alvenas de Bergamo Malalta.
De la plazo deiras Via Porta Dipinta, Via Gaetano Donizetti, Via San Giacomo, kiu portas ĝis Porta San Giacomo (Portego Sankta Jakobo), krome Via Soleto, kiu kondukas al La Rocca (Fortikaĵo) kaj Via Gombito kondukanta al urbocentro.

Via Porta Dipinta (Strato Pentrita Pordo).

La strato kondukas al Viale delle Mura (Murega Aleo), kie estas tre belega promenado, kiu rigardas kaj sud-orienten kaj sud-easten, al Chiesa di Sant’Agostino (Preĝejo de Sankta Aŭgusteno) kaj Porta Sant’Agostino (Pordego de Sankta Aŭgusteno).
La vojo ekzistas ekde la tempo de antika Roma, tion oni malkovris, kiam oni fosis cele konstrui kelkajn aŭtoremizojn. Ĝi havis grandan gravecon dum la mezepoka periodo, ĉar laŭ la vojo la komunumestroj akceptis reprezentantojn de Venecio, kiuj venis regi la urbon.

Atentu: tiun ĉi sekvan artikolon ankoraŭ oni kontrolu.

Viale delle Mura (Aleo de la Muregoj).

Kiel ni jam diris, laŭ la vojo ŝatas promeni, ĉefe semajnfine, la urbanoj kaj la provincanoj, el la valoj de Bergamo kaj el “la bassa”, esperante “la malalta”, tiamaniere ili nomas la sudan parton de la provinco; la provincanoj, faras longajn surstratajn vicojn por atingi la urbon. La panoramo, kiun oni vidas de la Muregoj estas mirinda; kiam la vetero estas bela, oni povas vidi la tutan provincon ĝis la limoj de la provinco de Milano kaj ne nur Milanon oni povas vidi, sed eĉ Apeninojn. Kiel vi, busveturante Bergamon, jam legis en la broŝureton, la Muregoj havas kvar pordegojn, ili nomiĝas S.Aŭgusteno, S.Jakobo, S.Aleksandro, kaj S.Laŭrenco, laŭvice ili rigardas okcidenten, suden, orienten kaj norden. Vere ne estas nur kvar pordoj, estas ankaŭ sekreta pordo aŭ pli bone kaŝa pordo, nomata Pordo de la Helpo, kiu servis por la defendo de la urbo, dum la militoj. La Muregon kaj ĝiajn pordegojn starigis Venecio je la fino de la XVI-jarcento. Ili estis elektita de UNESKO, kiel Monda Havaĵo.

Chiesa di Sant’Agostino (Preĝejo de Sankta Aŭgusteno). La preĝejo, kiun ni bedaŭrinde ne vizitos pro manko da tempo, estis fondita proksimume en la jaro 1290a. Ekde ĉiam la monaĥejo kun la aneksita preĝejo estas kultura loko, ĉar ĝi post 1400 fariĝis frue sidejo de grava centro de religiaj kaj kulturaj studoj. Iĝinte dum ĉirkaŭ ducent jaroj soldata kazerno, nuntempe, la monaĥejo estas unu el la sidejoj de la Bergama Universitato kaj la ekspreĝejo estas lia ĉefhalo.

Porta di Sant’Agostino (Pordego de Sankta Aŭgusteno). Ĝi estas portego, kiu iris al Venecio. Nuntempe la pordego portas en malaltan urbon kaj tie, kien ni ĵus veturis per funikularo. Tiu ĉi portego estas la ĉefeniro por atingi la altan urbon.

Via Gaetano Donizetti. La strato, kiu estas dediĉita al la granda bergama musikisto, iras al la katedralo.

Via San Giacomo (Strato Sankta Jakopo). Ankaŭ tiu strato – Via San Giacomo - portas al la Murego kaj precise al la samnoma Porta San Giacomo (Portego de Sankta Jakopo).

Porta di San Giacomo (Pordego de Sankta Jakopo). Porta San Giacomo estas la plej fotita loko en la urbo. Ĝi estas vere ĉarma, tute el blanka marmoro de Zandobbio, kiu estas urbeto oriente de Bergamo en Val Cavallina, laŭ la vojo, kiu portas al Tonale. Tiu ĉi marmoro estis tre utiligita en konstruaĵoj gravaj de Bergamo, ekzemple Fontana Contarini aŭ Palazzo Nuovo (Palaco Nova) en Piazza Vecchia (Placo Malnova), kiu hodiaŭ estas la sidejo de la Biblioteko Angelo Maj. Ĝi estis la eniro de tiuj, kiuj alvenis el Milano. Ĝi estas la ununura portego, kiun oni vidas de la bergama malalta centro. Kiel ankaŭ la aliaj pordoj de la urbo, la Leono de Sankta Marko, ŝildo de Venecio, prezentas sin bareliefe kun libro malfermita sub sia piedo en la alta parto de la portego.

Via Gombito. Nun ni piediras al Piazza Vecchia laŭ Via Gombito, kiu tiel nomiĝas, ĉar ĝi prenas la nomon de la turo, kiun ni trovos maldekstre pli antaŭe. Dekstre ni vidas la bakejon Nessi, Nessi estas la nomo de bakeja familio bonkonata en Bergamo, la familio malfermis la vendejon en 1946, estis tri fratoj, kiuj poste dividiĝis kaj malfermis aliajn vendejojn en Bergamo. Via Gombito kune kun Via Bartolomeo Colleoni, kiu estas tiu, kiu poste sekvos, estas la ĉefaj stratoj de la urbo alta, la du stratoj havas multajn butiketojn kaj kafejojn kaj dekstre kaj maldekstre. Ili, aparte dum la finsemajnojn, plenigas per granda amaso da homoj, ili estas tiom plenaj, ke la personoj ne sukcesi promeni, iĝas homamaso ili.

Chiesa di San Pancrazio (Preĝejo de San Pankraco). Dokumento jam en 888 menciis la preĝejon. Ĝin oni plivastigis en 1280 kaj sekve ankaŭ en la XV jarcento. Ni vidas la dekkvarjarcentan portalon, la flankoj de la ununava preĝejo havas po kvin kapelojn. En la placeto ni rimarkas la Fontana di San Pancrazio-n (Fontano de San Pankraco), kies ni observas ĝian formon, kiu revokas burĝonon de hiacinto kaj ja por tio ĝi estas ankaŭ nomata per tiu nomo: boccio di giaginto. La fontano estas de la jaro 1548a, sed post du jarcentoj oni refaris ĝian bazon el marmoro de Zandobbio, ĉar antaŭe ĝi estis farita el ŝtono de Sarnico, kiu estas ŝtono tre ege eriĝema.

Torre del Gombito (Turo de la Gombito). La turo situas precise kie estas la vojforko de la du ĉefaj stratoj (ĝi staris ad compitum, do inter la cardo de Nordo al Sudo kaj la decumano de Oriento al Okcidento de la romia urbo). Origine, la turo estis 64 metrojn alta, nun ĝi estas nur 52 metrojn. Ĝi estis konstruita en la XII jarcento kaj aspektas kiel defenda konstruaĵo de mezepoko. La turo supreniras per 263 stupetoj, de la supro de la turo oni ĝuas belan panoramon de la urbo. Ne eblas viziti pro la pandemio.

En Mezepoko la urbo havis multajn turojn, sole nur du altaj turoj estas nuntempe, la alia, kiu estas pli alta ol tiu ĉi, estas la Komunuma Turo, kiun ni vizitos tuj tiam, kiam ni alvenos al Placo Malnova. Dekstre ni vidas la Piazza Mercato del Fieno (Placo Bazaro de la Fojno), ankaŭ ni vidas la straton Via San Lorenzo, ĝi portas al Monaĥejo de San Francesco kaj sekve al Via della Fara, kiu iras laŭ la bordo de la Murego ĝis Porta San Lorenzo (Portego Sankta Laŭrenco) ankaŭ nomata Portego Garibaldi, Garibaldi eniris en Bergamon de tiu pordo la 8an de junio de 1859 ĉe la fronto de siaj volontuloj nomataj “Cacciatori delle Alpi” (Alpoĉasistoj), tuj post kiam la aŭstroj forlasis la urbon. La urbo estas ankaŭ nomata “La Urbo de la Milo”, ĉar la urbo kontribuis al la fama ekspedicio kun 174 bergamanoj. La portego malfermas norde la vojon al la valoj de la provinco.

Antico Lavatoio (Malnova Ŝtonlavujo). Post la jaro 1884a, kiam epidemio de ĥolero frapis la urbon, la estraro decidis konstrui serion da ŝtonlavujoj, tiu ĉi estis noviga, ĝi havis purifikadan sistemon, elfluan procezon de la malpura akvo kaj kanalon kolektantan akvsprucojn. Ĝi havis 22 lavadajn lokojn, ĝi estis tiutempe avangarde. La ŝtonlavujo situas en Via Mario Lupo. Li estis bergama historisto kaj sacerdoto, li naskiĝis en Bergamo en la jaro 1720a.

Piazza Vecchia kaj Piazza Duomo (Placo Malnova kaj Placo de la Katedralo). Kiam oni diras Placon Malnovan, oni signifas Bergamo Alta-n. Tie ĉi estis la historia kerno de la urbo kaj ankoraŭ nuntempe tiu ĉi placo pludaŭras esti ejo kie la homoj renkontiĝas, babilas kaj vivas la libertempon. La renoma arkitekto Le Corbusier diris: “Ne tuŝu plu ankaŭ unu ŝtonon, tio estus krimo!”. Elstaras super ĉiuj Palazzo della Ragione (Palaco de la Racio aŭ Palaco Malnova), ĝi datiĝas de la fino de 1100, la palaco estas la plej malnova ekzistanta lombarda municipo kaj Torre Civica esperante Turo de la Komunumo nomata “ol Campanù” (La Sonorilego), “ol” en la bergama lingvo estas la articolo “il” en la itala. Pli malproksime, trans Palazzo Vecchio, ni vidas Piazza Duomo-n (Placo de la Katedralo-n), antaŭe Piazza Vecchia estis la ĉefa placo de la tuta urbo.

Fontana Contarini (Fontano Contarini). La fontano havas ok flankojn, konstruita el marmoro de Zandobbio. Alvise Contarini, kiu estis sendita de Respubliko de Venecio, (tion kutime Venecio faris) kiel komunumestro de Bergamo, donacis ĝin en 1780 al la urbo. Oni vidas du etajn sfinksojn, kiuj rigardas al kontraŭaj punktoj kaj inter la sfinksojn estas po du leonoj, kiuj simbolis la povo de Venecio. La akvo elŝpruĉanta el la fontano estas trinkebla.

Biblioteca Civica Angelo Mai aŭ Palazzo Nuovo (Biblioteko Komunuma aŭ Palaco Nova). Fronte de Piazza Vecchia situas Palazzo Nuovo (XVIa jarcento), ĝi estas ejo de la ĉefa komunuma biblioteko. Bedaŭrinte la tempon ni ne havas por viziti la Bibliotekon, ĝia personaro proponis sian helpon, post nia peto, por helpi nin organizi la viziton. Ni bedaŭras, ke vi ne povas viziti ĝin pro manko da tempo. La bilioteko, dediĉita al kardinalo Angelo Mai, estas unu el la plej gravaj historiaj bibliotekoj de konserviĝo. Ĝi enhavas proksimume 700.000 volumojn, 11.000 periodaĵojn, proksimume 2.150 inkunablojn, pli ol 12.000 dekses-jarcentajn librojn, signifan nombron da presaĵoj, aŭtografojn, manuskriptojn, fotojn, artajn valoraĵojn kaj aliajn specialigitajn trovaĵojn.

Area Archeologica di Vicolo Aquila Nera (Arkeologia Areo de Vojeto Nigra Aglo). Tie estas vasta arkeologia areo, trovita hazarde en la 1980-aj jaroj dum la konstruado de magazeno de la biblioteko. La plej malnovaj spuroj rilatas al la establiĝo de la Celti Golasecchiani (Golasekianaj keltoj) de la kvina jarcento A.K. (Antaŭ Kristo). Oni povas viziti ĝin enirante en Civico Museo Archeologico-on (Urba Arkeologia Muzeon) situata en Cittadella.

Università degli Studi (Universitato). La Universitato de Bergamo naskiĝis tie ĉi en la koro de la urbo. Hodiaŭ ĝi estas ĝeneraligita kampuso, “kultura spino”, etendiĝanta inter la tuta grandurbo kaj la provinco. La historia centro de Città Alta gastigas la homaran kampuson kun ĝiaj artikulacioj en variaj partoj de la urbo. La nerva centro por teknologia novigado, la inĝenieristikkampuso, estas bazita en Dalmine, kaj en Stezzano, dekstren alvenante el Milano antaŭ ne longe eliri el aŭtoŝloseo, eblas rimarki grandan ruĝan muregon, jen tie estas Teknologika Scienca Parko nomata Kilometro Ruĝa, kiu estas tre grava teknologika centro. Kiam vi rigardas la finon de la placo maldekstre, vi vidas Kafejon de Tasso, kiu prenas la nomon de la apuda statuo de Torquato Tasso, ĝi estas unu el la plej antikvaj italiaj historiaj ejoj, antaŭe ĝi nomiĝis Locanda delle due Spade (Gastejo de la du Spadoj), estis la jaro 1476a.

Meridiana (Sunhorloĝo). Ĝi estis konstruita en 1798, ĝia konstruanto estis la abato Giovanni Alberigi. Kutime sunhorloĝo projekcias ombron sur platon per gnomono por fari ĝian laboron, tiu ĉi sunhorloĝo male projekcias lumon, kiu alvenas de truo farita supren. Tiu ĉi speco de sunhorloĝo nomiĝas mallumĉambra sunhorloĝo kaj en Italujo estas nur aliaj sep. Kiam oni konstruis ĝin, la placo estis pli malhela ol nun, poste okcidenta muro estis disfaligita kaj la placo heliĝis . Tra la okforma kurbo, la vera nomo de la kurbo matematike estas lemniskato, estas ankoraŭ hodiaŭ eble identigi la lokan averaĝan tagmezon, responda al 12h21'21 “. Laŭ la sunhorloĝo estas aliaj gravaj datumoj kiel latitudo, longitudo kaj alteco super marnivelo de Piazza Vecchia, horoj kaj minutoj kun rilato al sunleviĝo unuflanke kaj sunsubiro aliflanke. Tre bela estas la ventorozo, aldonita sekve. Bonvolu ne demandi alian pri ĝia funkciado, ĉar ni ne sukcesos espliki.

Battistero (Baptisterio). Battistero havas ok flankojn. Ene estas bareliefoj de Giovanni da Campione, fama skulptisto de la dekvara jarcento, ili montras la scenojn de la vivo de Kristo. Ekstere ni vidas statuojn, kiuj prezentas la tri teologiajn (Kredo, Espero, Karitato) kaj la kvar naturalajn (Justeco, Singardeco, Forto, kaj Modereco) virtuojn plus la okan, Pacienco. Sur la supro de la kupolo estas la Arkianĝelo. Origine Baptistero situis en la eno de Basiliko de Sankta Maria Majora en ĝia centra navo, estis 1740, poste de 1856 ĝis definitive en 1898 estis situita en la nuna loko.

Cappella Colleoni (Funebra Kapelo de Colleoni). La funebra kapelo estis konstruita inter 1472 kaj 1477, ĝi estas majstraĵo de la lombarda renesanca arkiteturo. La majstraĵo estas de Giovanni Antonio Amadeo. Bartolomeo Colleoni naskiĝis en Solza, kiu estas vilaĝo inter Adda kaj Brembo, bergama terstrio nomata Insulo, li estis grava kondotiero serve de Venecio kaj ankaŭ estro de ĝia armeo. Laŭ la legendo, kiam Colleoni petis konstrui sian Kapelon en grava loko de Bergamo, li ne atendis respondon, kaj dum unu nokto li disfaligis per siaj soldatoj la malnovan sakristion de la katedralo kaj la kapelo tie estis konstruita. La kapelo estis konstruita per marmoroj rozaj kaj blankaj, la centra rozono tuj altiras la atenton kaj flanke estas medalionoj, prezentantaj Cesaron kaj Traianon, la radioj de la rozono havis formon, kiuj aspektas kanonoj. La lumo eniranta el la rozono falas ene sur la monumenton de Colleoni kaj ne sur la altaron. Super la dek biforoj estas alia rozono. Flanko de la portalo ni vidas du fenestrojn kun kolonoj kaj kun diversaj dekoracioj kaj ankoraŭ la statuojn de la Virtuoj. La Kapelo gardas la tombon de la kondotiero dekstre kaj maldekstre la tombon de la filino Medea. Ene en vitra kloŝo estas balzamata birdeto, kiu estis la birdeto de Medea. Krome estas altaro kun la statuoj de Sankta Giovanni Battista, Sankta Bartolomeo Apostolo kaj Sankta Marko Evangeliisto. La kradego el martelita fero kaj bronzo estas de 1912. Sur ĝi ni trovas blazonon de Colleoni. La blazono prezentas tri testikojn kaj laŭdire ili portas bonfarton se frotinta la blazonon, ĉar ĝi estas fekundeca simbolo.

Kiam vi estos ene aŭ ekstere la kapelo, vi povos kadri QRkode-n, kiu troviĝas sur eksplikaj paneloj.

Basilica di Santa Maria Maggiore (Baziliko de Sankta Maria Majora). Laŭ popola tradicio, tamen estas ankaŭ dokumentoj pravigas tion, la preĝejo estis starigita por obei la voton, kiun la bergamanoj faris al la Madono en la jaro 1133a, la voton ili faris cele, ke la Madono proktetus ilin de la pesto. En 1137, kiel surskribo sur suda pordo memoras, unua ŝtono estis lokita. Tamen, kiel Mario Lupo dokumentis, la malnova preĝejo jam en VIII jarcento ekzistis. Ekstere, la preĝejo konservas la originan romanikan arkitekturon, dum ene, ĝi kunloĝigas malsamajn stilojn de periodo inter XII kaj XIX jarcentoj. La baziliko ne havas centran enirejon, ĝi havas nur kvar flankajn enirejojn. La porta, kiun ni estas vidanta, nomiĝas Pordo de la Ruĝaj Leonoj, la leonoj estas el Verona marmoro, dum la pordo sude, en la mala flanko, nomiĝas Pordo de la Blankaj Leonoj. Sur la pordo estas tri statuoj: Sankta Vincenzo, Sankta Barnaba kaj Sankta Alesandro rajde sur ĉevalo, ankoraŭ pli alte estas la Madono kun la infano. Inter Pordo de la ruĝaj Leonoj kaj ĝia flanka pordo estas la antikvaj mezuroj de Bergamo: la “cavezzo”, kiu estas 2,63 metrojn kaj “braccio”, kiu estas 53,1 centimetrojn.

Por igi al vi la ideon de la loko en kie vi estas, ni diras, ke ni estas, laŭ flugo de birdo, proksimume, 80 metrojn de la Muregoj. Rigardante dekstre estas Tempietto di Sankta Croce (Templeto de Sankta Kruco), pitoreska kapelo kun mezepokaj freskoj prezentantaj epizodojn de la krista vivo; ĝi kongruas al aliaj romanikaj preĝejoj de la provinco de Bergamo, kiel la Rotonda di San Tomè ĉe Almenno San Bartolomeo, la Katedralo de Sankta Giulia en Bonate Sotto kaj la priorejo de Sankta Egidio en Fontanella di Sotto il Monte. Dekstre laŭ Via Arena je 100 metroj estas Muzeo pri Donizetti, funde de la parkejo troviĝas la klasika liceo Paolo Sarpi, la plej grava liceo el Bergamo, ĝi rigardas Muregojn tuj suben, antaŭ ĝi estas Fako de Lingvoj, Literaturo kaj fremdaj Kulturoj, ĉiam maldekstre je la fino de la strato estas Palaco Terzi, eleganta nobla domo en baroka stilo. Ene vi povos vidi gravajn verkojn, inter la aliajn: la tapiŝojn pendantajn, kiuj prezentas la scenojn de la vivo de Maria - la funebran monumenton al Donizetti - krucifikson el ligno de la XIV jarcento, ĉizita de Andrea Fantoni - la ikonostazajn marketraĵojn, kiuj prezentas biblajn rakontojn: la Trairejo de la Ruĝa Maro, la Granda Inundo, Judit kaj Holofernes kaj David kaj Goljato - freskojn de la XIV jarcento - la egajn freskojn de Arbo de la Vivo kaj Diluvo. La trezoro de la bazilika, kiu estas en subteroj, ne eblas vidi, ĉar ĝi estas videble nur sabate kaj domanĉe. Kiam vi eniros en la preĝejon, per telefoneto, vi kadru QRkode-n sur iun panelon el sep totemoj ene la preĝejo, memdirektado malfermiĝos. Tra enhavon de pligrandigita realo, per telefoneto celumante verkaĵon, la vizitanto aliras dosieron, kie legos kaj aŭskultos informojn pri tiu, kiun li celumis. La ricevitaj informoj estas en la itala, franca, germana, hispana kaj esperanta lingvoj. Bonan viziton!

Cattedrale di Sant’Alessandro (Katedralo de Sankta Aleksandro). La katedralo, jam dediĉita al Sankta Vincento, situas sur malnova paleokristana preĝejo de la kvina jarcento kaj estas la ĉefa ejo de la katolika kulto en Bergamo. Oni opinias, ke orientaj homoj, kiuj estis romanj malliberuloj portis kristanismon en Bergamo, ili estis (Damnati ad Metala ) kondamnitaj labori en ferminejojn kaj ŝtonminejojn en Alta Valo Seriana. Ilia patrona sanktulo esti Sankta Vincento de Saragozza, por tio la unua preĝejo estis dediĉita al tiu ĉi Sanktulo. Nur sekve la preĝejo estis dediĉita al Sankta Aleksandro, kiam tie ĉi alvenis la restaĵon de la sanktulo. opinias, ke La unua ŝtono de la preĝejo estis lokita la trian de majo 1459. La katedralo havas planon je latina kruco kun ununura navo kaj tri kapeletoj flanke de ĝi kaj unu okangula kupolo. Ekstere, la katedralo havas la deknaŭajarcentan fasadon el blanka marmoro de Botticino, dum la ŝtuparo estas el ruĝa granito de Baveno. La du medalionoj alte prezentas Sankta Petron kaj Paŭlon kaj pli supre estas statuo de Sankta Aleksandro. Ankoraŭ pli alte la du statuoj prezentas la du Virtojn, Fido kaj Espero. La duonsfera Kupolo estas pli alta ol tiu de Sankta Maria Majora. En la ĉefabsido, malantaŭ la altaro, farita el polikroma marmoro, estas sep grandaj pentraĵoj, la Martirio de Sankta Aleksandro, la Episkopa Konsekro de Sankta Narno, la Prediko de Sankta Viatore, la Martirio de Episkopo Sankta Johano de Giambattista Tiepolo (1743-1745), la Martirio de Sankta Proiettizio, la Martirio de Sankta Esteria kaj la Martirio de Sankta Jakobo. Ankoraŭ en la absido estas Ligna Ĥorejo tajlita de Gian Carlo Sanz, kiu estas longa 30 metrojn kaj alta 3,5 metrojn. Kuriozaĵo: la aŭtoro en la 22a kariatido memportretis sin, krom ke li subscrivis sian nomon kaj la konstruan daton. l sito di una preesistente chiesa dell'VIII secolo dedicata alla Vergine. Fu appositamente costitu l Torre Civica (Turo de la Komunumo). Nun ni iros al Torre Civica, ni vizitos ene Palazzo Vecchio-n (Palaco Malnova) kaj arkeologiajn trovaĵojn kaj muzeon. Pri Torre Civica estas kuriozaĵo rakonti, ke je la deka vespere ĝia sonorilego sonoras cent fojojn. La turo estas la plej alta el Bergamo Alta, ĝi estas 52,76 metrojn alta. La turo havas tri sonorilojn kaj la plej granda el la tri estas ankaŭ la sonorilo plej granda el Lombardio.

Vi memoru: Vi superiru per lifto kaj malsupreniru per ŝtuparo.

Teatro Sociale (Socia Teatro). Ĝi estas “un Teatro all’Italiana” (tipo de teatra strukturo specifa de la itala arkitekturo inter la XVIII kaj XIX jarcento), kun 1300 sidlokoj, ĝi estis restrukturita kaj denove malfermita en la jaro 2009a, ĝi estis fermita ekde 1929. Seminario kaj Universitato. Cent metrojn funde Via Tassis estas Seminario kaj Universitato.

Corsarola. Kiel jam vi legis en broŝureto, tiu ĉi strato estas nomata de la bergamanoj “Corsarola”, tie ĉi, finsemajne, sed eĉ en aliaj tagoj, la personaj multe amas promenadi, ĝi estas la plej ŝatata strato por la promenado el Bergamo alta.

Rettorato dell’Università degli Studi (Universitata Rektorejo). Nu, ni finfine estas alvenanta restorancion Il Circolino, cent metrojn en la strato kontraŭ tiu ĉi de la restoracio estas la Universitata Rektorejo.

Nu, tiuj ĉi estas la Malnovaj Malliberejoj, la tipa restoracio situas ja ene de la komplekso de Sankta Agata, konata kiel la malnovaj karceroj de la urbo. La palaco estas komplete restrukturita, la ĉefa salono, ĵus restaŭrita, estas karakterizita de freskego de la unuaj jaroj de la XIII jarcento. La konstruaĵo estis preĝejo, ja Preĝejo de Sankta Agata, ĝi reiras tre antaŭ la jaro mil.

La Casazza. Ni vidas dekstre la palacon, nomatan La Casazza, kiu estis konstruita de Baldino Suardi en 1357. Tiam oni opiniis, ke ĝi estas la plej pompa palaco el la urbo. Estis poŝtsidejo de la Veneta Respubliko. Nuntempe en ĝi situas fama restoracio de Bergamo Alta “DaMimmo”. La palaco estis konstruita tute el ŝtono de Sarnico.

Chiesa di Sant’Agata del Carmine (Preĝejo de Sankta Agata de l’Karmelo). Iam, la preĝejo estis dediĉita al Sankta Maria Anoncita, sekve kaj pro la disrabado de Napoleono, oni malsanktigis la preĝejon de Sankta Agata, kiu situis tie, kie ni ĵus tagmanĝis, tiam tiu ĉi preĝejo prenis la novan nomon. Ĝi enhavas estimindan barokan altaron de la fama arkitekto Filippo Juvarra. Malantaŭe tiu ĉi preĝejo estas la samnoma monaĥejo Monaĥejo de l’Karmelo. Vespere la preĝejo estas fermita eĉ ĝis la 22a horo: ne estas probleme, nenio estas plu forporti, Napoleone jam pensis fari tion!

Piazza Lorenzo Mascheroni (Placo Lorenzo Mascheroni). Antaŭ eniri en Placon de la Cittadella estas Placo dediĉita al Lorenzo Mascheroni, kiu estis matematikisto kaj literaturisto. La placo estas de la XVI jarcento, ĝi estis nomata Nova placo por distingi ĝin de Placo Malnova. Maldekstre ni vidas Palacon Roncalli kaj fronte la Torre della Campanella (Turo de la Sonorileto), ĝi prenas sian nomon de la sonorileto, kiun ni vidas supre. La turo estis konstruita de Rodolfo Visconti proksimume en 1385, sur la fasado estas la dukapa aglo, kiu estas la simbolo de la Hasburgoj, la serpentego kun infaneto en la buŝo, kiu estas simbolo de la Viskontoj kaj la flugilhava leono, kiu estas simbolo de Venecio, kiu regis Bergamon inter 1428 kaj 1797.

Cittadella Viscontea (Visconti Citadelo). Turo de la Sonorileto enirigas nin en Citadelon. La Visconti Citadelo aŭ Placo de la Citadelo estis konstruita en la XIV jarcento. La familio Visconti regis stabile Bergamon de 1331 ĝis 1428. La komplekso origine havis dekunu turojn, kiuj kun la muroj formis fortegan bastionon, ĝi havis cirkaŭfosajon kaj levpontojn. En la placo estas du muzeojn: Civico Museo Archeologico (Urba Arkeologia Muzeo) kaj Museo Civico di Scienze naturali (Urba Naturaj Sciencoj Mezeo), tiu ĉi lasta muzeo konservas la plej antikvan Pterosaŭron, kiun en la mondo oni trovis. Estis sensacia malkovro, krome hazarde, ĉar ĝi malkovris en 1973 en Valo Seriana post terfalo, strange kaj bonŝance la fosilio estis perfekte konservita. En tiu ĉi placo sub la portikoj periode oni starigas vendotablojn. Rigardante antaŭe, de la placo ni apenaŭ perceptas turon, ĝi estas Turo de Adalberto. Ĝi ne estas vizitebla ene, ĉar havas solan pordon, kiu troviĝas kelkajn metrojn de la tero. La turo nomiĝas ankaŭ Turo de la Famo, ĉar en ĝi estis metitaj la homoj, kiuj ne pagis taksojn. Vidita de Roncalli: “ … Estas tie ĉi, inter tiuj ĉi muroj, kie la lumo neniam povos filtriĝi kaj kie iun ploro neniam estos aŭdebla ekstere, ke la aŭtoritato de la Tre Serena enŝlosis impostevitantojn.”

Colle Aperto (Monteto Aperta). Elirante la placon, ni eniras en la lokon, nomatan Colle Aperto, en kie estas la enirejo de Porta Sankta Alessandro. Dekstre iomete plisupre estas grava botanika ĝardeno kaj apud la pordo estas la fama kukvendejo kaj restoracio de Bergamo Alta (ĝia proprietulo estas Mirko Panattoni, kelkaj el vi eble memoras la sepaĝan knabeton trudkaptitan por akiri elaĉetprezon en la jaro 1973a).

Porta Sant’Alessandro (Portego Sankta Aleksandro). Tiu ĉi pordo prenis la nomon de la Preĝejo de Sankta Aleksandro, patrono de la urbo, kiu estis disfaligita kaj anstataŭigita de la Veneciaj Muregoj. Ekstere ĉe la pordo estas la ŝnurfervojo, kiu portas al San Vigilio, kie situas la ruinoj de Kastelo de Sankta Vigilio. La fortikaĵo estis dum jarcentoj rezidentejo de diversaj mastroj de la urbo. La kastelo situas je alteco de 496 metroj super la marnivelo, ĝi elstaras la urbon kaj la eniron de la Val Brembana kaj do ĝi havis tre gravan strategian funkcion. La unuaj sciigoj pri fortifikaĵo en tiu loko estas de la VI jarcento. Ĝi havas artikolajn sistemojn de subteraj pasejoj, kun eĉ tuneleto parte laŭirebla, kiu alvenas ĝis la norda murzono.

Nun ni reiras laŭ la strato, kiun ni faris por alveni ĉi tien, ĝis alveni al Fortikaĵo. Do, laŭ la resumo, ni iros ĝis la Piazza Mercato delle Scarpe, tie kie ni trovos la strateton, kiu kondukas al Fortikaĵo.

Convitto delle Orsoline (Edukejo de la Ursolaninoj). Vintre, tie ĉi estas gastigataj junulinoj, dum somere ĝi estas feriejo por maljunuloj.

La Rocca (Fortikaĵo). Fortikaĵo origine estis de la XIV jarcento, kaj ankoraŭ antaŭe estis kelta de la IV jarcento. Ĝi havis ĉiam militan funkcion. La fortikaĵo situas sur unu el la sep montetoj de la urbo, Colle Sant’Eufemio. La loko estis tre strategia por la urbo. La strukturo kunmetas unu kvadratan planan ĉefturon kaj kvar anguloj po unu kvadratan turon. La fortikaĵo estas dediĉita al ĉiuj militfalintoj.

Giardino della Rocca (Fortikaĵa Ĝardeno). Tre bela ĝardeno, de kie oni povas ĝui belegan panoramon de la urbo, ĝi havas plurajn historiajn restaĵojn. De tie ĉi oni povas vidi la stadionon, la eniron de la Valo Seriana, Preĝejon de Sankta Aŭgusteno kaj ĉiujn aliajn lokojn jam vizititajn.

Via Salita dalla Scaletta (Vojo Supreniro laŭ Ŝtupareto). Por tiuj, kiuj volus subiri piede; ili povus pasi laŭ la ŝtupareto, kiu portas direkte al aŭtobuso tra la Pordego Sankta Jakobo-n. Laŭ tiu vojo eblas revidi la malaltan urban panoramon, kompreneble vi estos akompanataj.

Tipico Dolce Bergamasco (Tipa Bergama Dolĉaĵo) La tipa dolĉaĵo de Bergamo estas Polenta e Osei (Polento kaj Birdoj). Ĝin ni ne konfuzu kun la tradicia Polenta e Osei, kiu enhavas verajn birdojn kaj polenton. Ĝi estas kunmetaĵo de spongokuko (pan di spagna), kun ĉokolada, butera, avela kremoj kaj plia rumo. La supraj pezoj de ĉokolado aspektas birdetojn kaj la bazo aspektas polenton. La ĉiuaĵo indas esti akompanata de glaso da blanka muskatvino de Scanzo.

Renoma produkto estas ankaŭ “I Biscotti di San Pellegrino” (Biskvitoj de San Pellegrino).

eo/bergamo/bergamo_kaj_cirkauajo.1677683666.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 2023/03/01 16:14 de gianni