Esperanto Bergamo

La retejo de Bergama Esperanto Grupo

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:bergamo:bazlerneja_kurso

Bazlerneja kurso

Esperanto-kurso por la geknaboj de la tria klaso de la Baza Lernejo de Verdello en la lerneja jaro 2023a/2024a.

Tiu ĉi kurso komenciĝis en la lerneja jaro 2022a/2023a kaj daŭros 5 jarojn. La kurso celas akompani la geknabojn al la lernado de Esperanto laŭ itinero, kiu iras de la unua ĝis la kvina klaso. Dum la unuaj du jaroj la studado estos prepara al efektiva studo, kiu disvolviĝos dum la lastaj tri jaroj.

Je la fino de la kurso la geknaboj trapasos la unuanlevelan ekzamenon, la ekzamena komisiono de I.E.F. (Itala Esperanto-Federacio) ekzamenos ilin.

Estas la kvara fojo, ke, tra la jaroj, oni akompanas bazlernejan klason de Verdello ĝis la unua-grada ekzameno. Do en Verdello jam okdeko da geknaboj sukcesis lerni Esperanton.

Koran dankon al Sinjorino Mariacarla Galizzi, kiu, antaŭ jaroj, komencis tiun ĉi defion.

Tiu ĉi lasta kvinjara kurso, kiel estis por la antaŭa, estas plenumata de S.ino Maricarla Galizzi kaj de S.ino Nadia Dobetti.

eo/bergamo/bazlerneja_kurso.txt · Lastaj ŝanĝoj: 2024/01/21 21:09 de gianni