Esperanto Bergamo

La retejo de Bergama Esperanto Grupo

Uzantaj iloj

Retejaj iloj


eo:bergamo:la_nostra_storia

Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

Sekva revizio
Antaŭa revizio
eo:bergamo:la_nostra_storia [2022/12/13 21:49] – kreita nadiaeo:bergamo:la_nostra_storia [2022/12/30 22:09] (aktuala) – forigita nadia
Linio 1: Linio 1:
-====== Esperanto en Bergamo ====== 
  
-La aperon de Esperanto en Bergamo, laŭ tio kio alvenas el la memoroj, oni lokigas en la dua jardeko de 1900a ligita je unu homo: Giacinto Gambirasio (1896-1971). 
-                      
-Li estis ege laborema kaj havis multfacetajn interesojn en la kampoj ekonomika, administra kaj kultura. Li zorgis pri industria agado en la sektoro de la butunfabrikado, poste li estis komerc-konsilanto. Ankoraŭ juna, tuj post la dua mondmilito, li iĝis urbestro de Seriate, kie li naskiĝis. En la periodo post la dua mondmilito, li havis gravajn administrajn postenojn en la Trama Bergama Enterpreno, en la Provinca Konsilantaro, en pluraj konsilantaroj de Institutoj pri teknika kaj profesia instruado de Bergamo; dum unu jardeko (1947-1956) li estis prezidanto de la Komerca Industria kaj Agrikultura ĉambro de Bergamo. 
- 
-Ege agema li esti ankaŭ en la kultura kampo: verkisto, eseisto, dialekta poeto, publikisto kaj ĵurnalisto (direktoro de “Pro Famiglia di Milano”), de la lokaj eldonaĵoj “GIOPI’” kaj ”LA PENNA”). 
- 
-La intereso al la problemoj kaj al la kulturo lokaj ne malhelpadis, kontraŭe, stimuladis Gambirasio-n al horizontoj ege pli ampleksaj de homaj interrelatoj, laŭ la konvinkoj, kiuj lin allogis, kiam li estis tre juna, al la internacia lingvo Esperanto. 
- 
-Homo praktika kaj agema, li tamen estis konvinkita asertanto de la interna ideo de Esperanto, ilo de ebla dialogo inter ĉiuj homoj sub ĉiuj ĉieloj; pli detale, li pensis ankaŭ pri la ekonomikaj rilatoj, pri la faciligo de komercaj kontraktoj. Komuniko antaŭpreparita okaze de la Nacia Kongreso en Bolonjo (1952) pruvas ĉi-asertojn. 
- 
-Nu, li lernis Esperanton kiam li estis tre juna kaj jam en 1915 li komencis korespondadi, ankaŭ se estis tempoj malfacilaj, kun Esperantistoj el pluraj landoj - eĉ de Japanio - kaj tiujn korespondaĵojn li zorgis kiel amikecajn rilatojn. Li partoprenis en Universalaj Kongresoj: 1923 en Nurnbergo, 1925 en Zurigo, 1934 en Stokholmo. 
- 
-Li antaŭvidis ian “Bergama Esperanto Klubo”-n iam en 1917; sed estis post la dua mondmilito, ke - tra de personaj rilatoj -  li komencis interesigi Bergamon pri Esperanto. Ja estis aliaj Esperantistoj, sed nur laŭ individua nivelo; Gambirasio estis tiu, kiu komencis iniciatojn rilate presorganojn kaj publikajn manifestaciojn kun la celo konigi Esperanton.  
-  
-Oni devas memori la periodon 1952-1953: la manifestacio de la 22a de Marto 1953a ĉe la Salono de la Komerca ĉambro de Bergamo kun la interveno de Prof.ro Giorgio Canuto, nacia Prezidanto de IEF (Itala Esperanto Federacio), donis la kialon por la starigo de Esperanto-kurso ĉe la Komerca ĉambro mem. 
- 
-Je ĉi tiu okazintaĵo sekvis renkontiĝoj, ankaŭ ĉe firmaj kluboj, kiuj iom post iom konvinkigis pri la neceso formale organizi grupon. Tio okazis en Decembro 1970a kaj la Grupo inaŭguris sian publikan agadon en Majo 1971a ĉe la sekcio de la komunuma biblioteko de Bergamo, kiu situis en la kvartalo Celadina (pr. Ĉeladina). 
- 
-Temas pri la periodo, kiam prezidantis D.ro Federico Gialanzè el Napolo, de la 1957a funkciulo ŝtata en Bergamo; ĉi periodo estis agoriĉa: jaraj kursoj vekis grandan intereson; kursoj ĉe la loka, tiam aktiva, TELEOROBICA; starigo de biblioteko kun aro de libroj kaj presaĵoj jam de Giacinto Gambirasio. 
- 
-En Aŭgusto 1974a oni okazigis en Bergamo la 47an internacian kongreson de S.A.T. (Sennacieca Asocio Tutmonda, kun sidejo en Parizo). 
- 
-Senĉesaj formigradoj de la Grupa sidejo kaŭzis ian organizan krizon pro la malfacilaĵoj starigi iniciatojn sen renkontiĝejo kaj kunvenejo facile atingeblaj de la esperantistoj de Bergamo kaj provinco. 
- 
-Rimarkinda estas ĉiuokaze la agado en Sotto il Monte, kie instruadis M.o Mirko Marcetta, kiu dum kelkaj jaroj iniciatis kaj zorgis ankaŭ ekspoziciojn pri la Esperantista pres-agado en la Placo de Sotto il Monte, patrujo de Papa Johano XXIII. 
- 
-En la jaroj 1980a kaj 1981a regis la presidantecon de la Grupo Prof. Vittorio Mora; en 1982 ĝi pasis al Inĝ. Leo Franzoni, kiu havis ĝis 1999 tiun respondecon dum Prof. Mora iĝis honora prezidanto.  
- 
-Dum ĉi-jaroj, oni starigis kelkajn kursojn de Esperanto, krom en Bergamo ankaŭ en Cologno (pr. Kolonjo) kaj en Treviglio (pr. Treviljo). Krome, oni reorganizis la Grupon, kiu en 1985 ricevis regulan statuton. La nombro de la B.E.G.-anoj dum ĉi lasta jardeko iom post iom plialtiĝis, kaj iuj el tiuj partoprenis en multenombraj Universalaj Kongresoj: 1983 en Butapeŝto, 1985 en Aŭgsburgo (Federacia Germana Respubliko), 1986 en Pekino, 1987 en Varsavio, 1988 Roterdamo (Nederlando), Brighton (Britujo) 1989. 
- 
-Dum la jaroj inter 1984 kaj 1989 la Provinco Bergamo havis la honoron zorgi ja du Naciajn Kongresojn de Esperanto: en 1984 S.Pellegrino, organizita de la Milanaj Esperantistoj, kaj en 1989 tiu de Bergamo mem, kiun la bergamaj geesperantistoj sukcesis organizi en rekorda tempo. 
- 
-Aliaj sekvantaj homoj, kiuj regis la presidantecon de la Grupo: Prof. SalvatoreTiraboschi dum la jaroj inter 2001 kaj 2007 kaj Inĝ. Leo Franzoni iĝis honora prezidanto. Ekde 2007 la presidanto estas Maria Carla Galizzi. 
eo/bergamo/la_nostra_storia.1670964583.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 2023/01/17 18:49 (ekstera redakto)